Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Nova voĉdonado en UN kontraŭ la usona sieĝo altrudata al Kubo.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, esprimis la certecon ke la rezultoj de la nova voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo de UN estos favora al Kubo, kiu prezentos la rezolucian projekton pri Bezono haltigi la usonan sieĝon altrudatan al la insulo.
Rodríguez estis akceptita de la konstanta reprezentanto de Kubo, Rodolfo Reyes, kaj partoprenos la plenkunsidon de 193 landoj, forumo kiu en la lastaj 21 jaroj rifuzis la usonan politikon kontraŭ la kariba lando.
La projekto de rezolucio alvokas la asembleon haltigi la punojn kies ekonomiaj damaĝoj estas kalkulitaj je unu biliono 157 mil 327 milionoj da dolaroj, dum oni taksas nekalkuleblaj la sociajn damaĝojn  en la loĝantaro pro ties sekvoj en sociaj servoj kiel la publika sano, interalie.
En la ĵusa  debato altranga de la ĝenerala asembleo okazinta inter la 24-a de septembro kaj la 1-a de oktobro ĉi-jare,  la menciita temo kaj ties komdamno estis inter la plej debatitaj de prezidentoj, ŝtatestroj kaj ministroj pri eksteraj rilatoj.
Pli ol 40 ŝtatestroj pritraktis la temon de la usona sieĝo kaj la bezonon ĝin haltigi, kelkaj el ili taksis ĝin genocida, kontraŭleĝa, maljusta kaj restaĵo de la malvarma milito.
Krome, pluraj landoj kaj fakaj organismoj de UN sendis al la ĝenerala sekretario de la UN, Ban Ki-monn, siajn konsiderojn pri la unuflanka regularo, elementoj kiuj estos parto de raporto prezentota kadre de la voĉdonado.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4099342

  • maxima: 19729
  • yesterday: 0
  • today: 3387
  • online: 202
  • total: 4099342