Speciala Zono de Mariel en la internacia negocfoiro de Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-05 09:21:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Forumo negoca pri la speciala evoluzono de Mariel motivas la entreprenistojn ĉeestantaj en la XXXII-a Internacia Foiro de Havano, FIHAV 2014 kiu sesias en la feriejo Expocuba.

Dum la kunsido oni klarigas  la eblecojn negocadi en diversaj ekonomiaj sektoroj, samkiel pri la doganaj allogaĵoj, fiskaj kaj laboraj.

La eventon partoprenas ankaŭ Oscar Ortiz, vicprezidento de Salvadoro, Teresa Morales, ministro pri evoluo produktiva kaj plurala ekonomio de Bolivio kaj Carlos Calenda, vicministro pri ekonomia evoluo de Italio.

Laŭ la programo ankaŭ estos prezentataj oficiale Italio kaj Ĉilio en la foiro kaj okazos entreprenaj renkontiĝoj inter Kubo, Brazilo, Argentino, Ekvadoro, Meksiko, Sudafriko kaj Rusio.

Same, la ministerio pri energio kaj minoj kaj la entreprena grupo Azcuba prezentos la negocajn eblecojn en tiuj sektoroj de la insula ekonomio.

La  foiro estas dediĉita al promociado de fremdaj investoj en Kubo kun la celo stimuli la evoluon de gravaj sektoroj kiel la agrikulturo, industrio, turismo, bioteknologio kaj renovigeblaj energifontoj.

La nuna eldono de la foiro estas la plej granda en la lastaj 12 jaroj, temas pri la plej grava komerca borso en Karibio kaj unu el la plej rekonataj en Latinameriko, kiun partoprenas proksimume 5 mil ekspoziciantoj el 62 landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up