USAID preparas novajn internajn normojn rilate siajn kaŝitajn programojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-10 19:50:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona informagentejo The Associated Press (AP) informis ke la USAID  (Usona Agentejo por Internacia Evoluo) preparas novajn normojn internajn kiuj malebligus efektivigi “kaŝitajn laborojn en malamikaj landoj”, kiel la iama sekreta programo Zunzuneo, konata kiel la kuba tuito, organizita de tiu agentejo por malstabiligi la kuban registaron.

Dum esploro farita de AP, ili malkovris ke USAID kaj ties kontraktisto adoptis regulojn por kaŝi sian partoprenon en la programo, kiel ekzemple la kreado de falsa entrepreno kiu rolis kiel trampolino por irigi la bankajn transakciojn en la Insuloj Kajmano kaj inventi historiojn kiel pretekstojn por agadi en Kubo, kiel la zupozita metiejo por prevento de aidoso.

La usona agentejo por evoluo utiligas por sia agado,  interkonsentojn kunlaborajn kun eksterlandaj registaroj, kies celo estas helpi la malriĉulojn kaj vundeblulojn de la mondo, kiel same okazis de antaŭelonge rilate al iliaj streboj batali kontraŭ ebolo.

La ŝanĝoj en la agadpolitiko de la USAID tre similas al propono de la usona Senato de antaŭ kelkaj monatoj, laŭ informis funkciuloj de la registaro konantaj la diskutojn, sed ne rajtigitaj paroli pri la temo.

En komuniko diskonigita la pasintan dimanĉon, USAID esprimis ke ili daŭre laboros per programoj kiuj promociadas demokration en “etosoj politike limigitaj” kaj ke ili stimulos travideblecon.

Tamen, ili diris ke la novaj reguloj bilancigas la sekurecon kaj riskojn pri sekureco, kio alĝustiĝas al la iniciato de leĝo proponita, kiu malpermesas al USAID prilabori programojn en landoj kiuj rifuzas rekte la helpon de tiu agentejo kaj tial la rolo de la agentejo devas estis reduktita.

La funkciuloj de la registaro parolintaj kun AP esprimis ke USAID konsentis ŝanĝi sian disvastigan laboron de la  demokratio, pro tio ke ĝin pridubigis la senatanoj Patrick Laeahy, demokrato por Vermonto kaj Jeff Flake, respublikano por Arizono, kiuj  kune sendis  leteron al la agentejo depost raporto publikigita de AP la pasintan aprilon. Leahy taksis la programon “ridinda” dum aŭdienco de koncerna subkomisiono en la Senato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up