Veracruz: delegitaro kuba al la centramerikaj kaj karibaj sportludoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-11-13 13:27:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun la decido konfirmi sian historian lokon en la centramerikaj kaj karibaj sportludoj, vojaĝis al Veracruz, Meksiko, parto de la 543 atletoj de la kuba delegitaro kiu konkuros en  34 el la 46 fakoj kunvokitaj.

Tiamaniere, pli ol 300  reprezentantoj de ciklismo, basbalo, arta gimnastiko, flugbalo, taekwondo, naĝado, skermarto kaj triatlono, inter aliaj fakoj, ekvojaĝis tien por aliĝi al aliaj 130 atletoj pli frue alvenintaj por fintrejniĝi en tiu lando.

La unua vicprezidento de la lando, Miguel Díaz-Canel, vojaĝis al la flughaveno por adiaŭi la sportistojn kaj ratifi la subtenon kaj fidon de la kuba popolo pri tio ke ili rikoltos novajn venkojn por Kubo.

La vicprezidento emfazis ke “ni certas pri tio ke vi konkuros kun deco kaj volo kaj pro tio ni atendos vin en la insulo por kune festi la venkon”. La adiaŭan ceremonion ankaŭ ĉeestis José Ramón Fernández, prezidanto de la kuba olimpika komitato kaj Antonio Becali, prezidanto de la nacia instituto pri sportoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up