Alparolado de Raúl Castro pri la altnivela dialogo kun Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-17 20:30:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alparolis la kuban popolon por informi pri la altnivela dialogo kun Usono kiu rezultigis la decidon de ambaŭ landoj restarigi la reciprokajn rilatojn kaj liberigi la kubajn kontraŭteroristajn batalantojn arestitajn dum pli ol 15 jaroj en tiu lando.

Raúl Castro esprimis ke ekde lia elektiĝo kiel prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro li multfoje esprimis la pretecon dialogi kun la usona registaro surbaze de respektemo kaj suverena egaleco, por pritrakti la plej diversajn temojn, sen damaĝo al la nacia sendependeco kaj memdetermino de la kuba popolo.

Tiu ĉi sinteno estis plurfoje esprimia publike kaj private de Fidel Castro en diversaj momentoj kun la celo diskuti kaj solvi la diferencojn per intertraktado, sen rezigni je la principoj de la insuloj.

Raúl ankaŭ esprimis ke la heroa insula popolo demonstris fronte al grandaj riskoj, agresoj, malbonŝancoj kaj sinoferoj, ke estas kaj restos fidela je la idealoj de sendependeco kaj socia justico. Dum tiuj ĉi 56 jaroj la popolo kaj la revolucia registaro unuece savgardis lojale tiujn kiuj forpasis defendante tiujn principojn ekde la komenco de la sendependigaj bataloj en la jaro 1868.

Li sciigis ke nuntempe Kubo antaŭenigas, malgraŭ malfacilaĵojn, procezon de aktualigo de sia ekonomia modelo por konstrui socialismon prosperan kaj daŭripovan.

Raúl raportis ke kiel rezulto de dialogo je la plej alta nivelo, kiu inkluzivis telefonan konversacion kun la prezidento Barack Obama, oni sukcesis avanci en la solvo de kelkaj temoj de intereso por ambaŭ landoj.

Tiu ĉi decido de la prezidento Obama, meritas respekton kaj rekonon de nia popolo, asertis Raúl Castro.

Kiel promesite de Fidel en junio de 2001, kiam esprimis ke ili revenos, hodiaŭ alvenis al nia patrolando, Gerardo, Ramón kaj Antonio.

La enorma ĝojo de iliaj familianoj kaj de nia tuta popolo, kiu sin mobilizis senlace al tiu celo, etendiĝas nun tra la centoj da komitatoj kaj grupoj de solidareco; la registaroj, parlamentoj, organizoj, institucioj kaj personecoj kiuj dum tiuj ĉi 16 jaroj postulis kaj klopodadis por ilia liberigo. Al ili ni esprimas nian plej profundan dankemon kaj sindevigon.

La kuba prezidento ankaŭ esprimis sian dankon kaj agnoskon pro la subteno de  la Vatikano, kaj speciale al la Papo Francisco, favore al plibonigo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono. Same, al la registaro de Kanado, pro la faciligoj kreitaj por realigi la dialogon altnivelan inter la du landoj.

Raúl aldonis la decidon liberigi kaj sendi al Usono, spionon el kuba origino kiu servis al la usona registaro.

Aliflanke, surbaze de humanitaraj kialoj, ankaŭ estis sendita al Usono la usonano  Alan Gross.

Tute unuflanke,  kiel estas la insula praktiko laŭ strikta respekto al la kuba leĝaro, ricevis bonfarojn leĝajn la koncernaj arestitoj, inkluzive la ekskarcerigon de personoj pri kiuj la usona registaro esprimis intereson.

Same, oni interkonsentis la restarigon de la diplomatiaj rilatoj.

Tio ĉi ne signifas ke la esencaĵoj estu solvitaj. La ekonomia, komerca kaj financa sieĝo kiu provokas enormajn damaĝojn homajn kaj ekonomiajn al nia lando devas ĉesi, li emfazis.

Raúl proponis al la usona registaro adopti reciprokajn regulojn por plibonigi la ambaŭflankan etoson kaj avanci al normaligo de la rilatoj inter la du landoj, surbaze de la principoj de la Internacia Juro kaj la Ĉarto de UN.

Kubo konfirmis sian decidon kunlabori kun la multflankaj organismoj, kiel UN. Alvokis la usonan registaron forigi la obstaklojn kiuj malhelpas aŭ limigas la rilatojn inter la du popoloj, la familioj kaj la civitanoj de ambaŭ landoj, speciale ĉio rilata al vojaĝoj, poŝto rekta inter la du landoj kaj telekomunikado.

La progresoj atingitaj en la plenumitaj interŝanĝoj evidentigas ke eblas trovi solvojn al multaj problemoj.

Kiel estis dirite, li aldonis, ni devas lerni la arton kunvivi, civilize, kun niaj diferencoj.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up