Rusio kaj Kubo: nedisigebla asociiĝo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-26 13:11:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La rusa ministro pri eksteraj rilatoj Serguei Lavrov asertis al la gazeto Kommersant ke la strategia asociiĝo de Rusio kun Kubo estas nedisigebla; li respondis demandite pri la anoncita normaligo de rilatoj inter Havano kaj Washington.

La ministro rusa asertis ke tiu realo estas demonstrita jam antaŭe kun la vizito farita al Kubo de la prezidento Vladimir Putin kaj la ĵusfiniĝinta kunsido de la interregistara komisiono por ekonomia kaj komerca kunlaboro.

La kubanoj kaj la rusoj neniam forgesas tiujn, kiuj ĉiam apudas je la vera momento kaj ne endanĝerigos vitalan intereson kiel la profundigon de la strategia asociiĝo, asertis la rusa diplomatiestro.

Demandite de la gazeto, kiu spegulas la interesojn de la grandaj entreprenistoj de la eŭroazia ŝtato, Lavrov neglektis ke la komenco de dialogo al normaligo de la rilatoj kun Usono signifus deflankiĝon de la insulo en alian direkton rilate al Moskvo.

Lavrov esprimis ke samkiel Kubo, Rusio neniam estos ies amiko surbaze de aliaj. Li emfazis ke nenia dubo estas pri tio ke la kubanoj havas la saman sintenon de homoj dignaj, fieraj kaj fidindaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up