La Papo Francisco esprimas sian ĝojon pro starigo de rilatoj inter Kubo kaj Usono.

Eldonita de Alejandro García
2015-01-12 08:24:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde la Vatikanurbo estas informite ke la Papo Francisco citis kiel ekzemplon de dialogo “kiu levas kaj konstruas pontojn”, la ĵusan decidon de Usono kaj Kubo “haltigi la reciprokan silenton kiu daŭris duonjarcenton”.

En sia tradicia jara mesaĝo al la diplomatia korpuso, la argentina Papo memorigis kun pesimisma tono la plej grandajn konfliktojn kiuj vipas la mondon, kiu “vivas aŭtentan mondan militon efektivigata en partoj” kaj certigis ke li sukcesis “gustumi kun ĝojo kelkajn fruktojn de paco” kiel ekzemple la restarigo de rilatoj diplomatiaj inter Usono kaj Kubo, samkiel la decido usona fermi la karceron de Guantánamo, kuba teritorio kontraŭleĝe okupita de tiu lando.

La Papo estis unu el la perantoj inter Kubo kaj Usono por sukcesi unu paŝon antaŭen en la restarigo de la diplomatiaj rilatoj al la plej alta nivelo inter la du landoj, kio estis paralele anoncita de la prezidento de ambaŭ landoj, Raúl Castro kaj Barakc Obama la pasintan 17-an de decembro. 

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up