Fernando González: malfermiĝas interesa periodo por la lando.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-13 08:59:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum renkontiĝo kun gestudentoj kaj profesoroj de la supera politeknika instituto José Antonio Echeverría de Havano, Fernando González, heroo de la kuba respubliko, asertis ke “ekde la momento kiam ni estis arestitaj, ni sciis ke la Revolucio estus kun ni”.

Dum la dialogo kun la universitatanoj, Fernando esprimis ke antaŭ la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kun Usono “malfermiĝas interesa periodo por la lando”, kie la liberigo de La Kvin, samkiel la fakto ke la usona registaro rekonis publike la fiaskon de sia politiko al Kubo, konsistigas premiojn por la rezistemo de la kuba popolo.

Samtempe, li atentigis la gejunulojn pri tio ke, unuflanke proksimiĝas malsama estonteco, sed “ la celo de Usono ĉiam estos detrui nian socian projekton”, kvankam la formuloj aŭ vojoj por tion fari estos pli subtilaj.

Dume, li precizigis: “Se Usono celas malfermi ambasadejon en Havano kaj Kubo tion faras en Washington, rezultus paradkose ke, en la kazo estiĝis ago rilate al nia lando, Usono ne partoprenu la aferon”

La kuba heroo alvokis, krome, al la gejunuloj pli bone studi la historion de la lando, kiel ilo por kompreni kiel ni alvenis ĝis la nuna momemto. “Ni ne povas ignori la historion de la rilatoj Kubo-Usono. La fakto ke kelkaj personecoj en tiu lando alcelu submeti nian insulon al la dependeco de Usono, devas daŭre teni nin atentaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up