Komenciĝas la dialogo inter Kubo kaj Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-21 08:39:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj informis ke la dialogo inter Kubo kaj Usono je la plej alta nivelo de la lastaj jardekoj malfermas la vojon al restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj pritrakti aliajn temojn de reciproka intereso.

La komuniko sciigas ke Kubo sidas ĉe la dialogo kun konstrua spirito pri respekta konversacio surbaze de la suverena egaleco kaj reciprokeco, sen mistrakto de la nacia sendependeco kaj de la memdetermino.

Oni sciigas ke ne ĉio povas esti solvata en unu sola kunsido, sed ke ambaŭ landoj antaŭeniras por restarigi la rilatojn, sed temas pri procezo longa kaj kompleksa kie oni devas trakti plurajn temojn.

Laŭ sciigis la oficiala informfonto de la koncerna ministerio, la usona prezidento Barack Obama adoptis decidojn en pozitiva direkto, sed oni devas multe avanci en temoj kiel la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca unuflanke altrudata al la insulo. 

Dum du tagoj ambaŭ delegitaroj pritraktos la migran temon, la ekon de la procezo por restarigi la diplomatiajn rilatojn kaj aliajn temojn rilatajn al kunlaboro, interalie.

La usonan  delegitaron prezidas la asista sekretario ŝtata por la aferoj de la okcidenta hemisfero, Roberta Jacobson, la plej altranga funkciulo kiu vizitas Kubon ekde la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Flanke de Kubo, la delegitaro estos prezidita de la ĝenerala direktoro pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal Fereeiro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up