Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Komenciĝas komerca foiro en Kubo.

La 31-a internacia foiro de Havano (FIHAV 2013) komenciĝas kun ĉeesto de mil 400 entreprenistoj el 64 landoj kaj celas impulsi la komercajn rilatojn de Kubo kun la mondo.
La evento sesios ĝis la 9-a de novembro en la ekspoziciejo Expocuba, kaj celas kontribui al diversigo de la ekstera komerco de la insulo. Ĝi okupas 18 mil kvadratajn metrojn kaj tiel superas je tri mil la kontraktitan surfacon kompare al la pasinta jaro.
Oni informis ke Hispanio, Venezuelo, Brazilo, Suda Koreio kaj Panamo elstaras inter la landoj kun pli granda kresko en partopreno rilate al la antaŭa jaro.
En la foiro estos reprezentataj kelkaj lokaj kompanioj, inter ili, la kompanioj de la industrio, sukero, energio, turismo kaj aliaj.
La prezidanto de la organiza komitato de la evento, la ministro pri ekstera komerco kaj fremda investado, Rodrigo Malmierca, informis ke inter la ĉefaj novaĵoj estos la malfermo de la speciala evoluzono de la haveno Mariel, okcidente de Havano.
La vicprezidanto de la ministra konsilantaro de Kubo, Ricardo Cabrisas, jam en la antaŭa eldono esprimis ke multaj interkonsentoj instituciaj kaj interregistaraj estas konstante farataj en la foiro kaj same kontraktoj je entreprena nivelo.
Oni certigas ke la havana komerca foiro transformiĝis en veran komercan kaj multsektoran borson, inter la plej gravaj kaj integralaj de Latinameriko kaj Karibio.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3857008

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4037
  • today: 147
  • online: 147
  • total: 3857008