Havano: torĉo-marŝo omaĝe al José Martí

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-27 09:55:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel tradicie, por Kubo kaj Martí, por ĉiuj tempoj, marŝados la junuloj ĉi-vespere tra la tuta insulo, por omaĝi la plej feliĉan kaj gloran tagon kiam ĉiujare naskiĝas en la patrolando la plej universala el siaj filoj.

La vicprezidantino de la universitata studenta federacio (FEU), Arianna Guerra, konfirmis ke ĝi okazos en Havano, ekde la universitata monto, kaj en ĉiuj ĉefurboj provincaj kaj en municipoj kiel Moa kaj Manzanillo en la provinco Granma.

Kiel ĉiam, ŝi aldonis, ni omaĝos eksterordinaran homon, brila intelektulo kaj ekzemplodona revoluciulo, la Nacia Heroo de Kubo, kies vivo kaj verko daŭre validas pro la riĉeco de lia idearo.

Kelkaj generacioj de kubanoj partoprenos la omaĝon, sed la ĉefroluloj estas la gejunuloj el universitatoj, mezlernejoj, junaj laboristoj kaj soldatoj; ĉekape de la marŝado  portos dek gigantajn torĉojn elstaraj atletoj.

Tiu ĉi marŝo estas kunvokita de movadoj kaj organizaĵoj junularaj kaj studentaj, kaj ĝi estas inter la plej gravaj agadoj de la junularo okaze de la 162-jariĝo de José Martí; aldone okazos varia programo la 28-an de januaro kiam efektiviĝos la tradiciaj marŝadoj de infanoj, pioniroj,  en placoj kaj parkoj de ĉiuj municipoj de la lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up