La kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Kostariko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-01-28 09:23:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la efektiviĝo de la tria pintkunsido de la Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), la kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Kostariko, vojaĝo kiu konsistigas lian unuan viziton al tiu centramerika lando; la kunsido sesios la 28-an  kaj 29-an de januaro.

La kuban delegitaron, kiu partoprenas la pintkunsidon, ankaŭ formas la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.

Ĉi-marde efektiviĝas la kunsido de ministroj pri eksteraj rilatoj de la CELAC en la centro de eventoj El Pedregal, kaj merkrede ankaŭ tie sesios la kunsido je la plej altranga nivelo, kiun partoprenos ĉirkaŭ 30 da ŝtatestroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up