Miguel Díaz-Canel vizitas la provincon Ciego de Ávila.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-12 08:21:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de Kubo, ankaŭ vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj, esprimis dum sia trairado en diversaj centroj ekonomiaj kaj sociaj de la provinco, ke oni devas kohere analizi la procezojn edukajn, produktivajn kaj komunikajn, tiel ke ili inkluzivu la bezonojn kaj potencialojn de ĉiu teritorio por sukcesa kontribuo al la socia kaj ekonomia evoluo de la lando.

Li renkontiĝis kun gvidantoj de la amaskomunikiloj, la asocio de sociaj komunikistoj kaj gelernantoj kaj profesoroj de la universitato en la urbo Ciego de Ávila, kie li estis informita pri  la avantaĝoj estiĝintaj pro la unuiĝo de la edukaj superaj centroj, kio okazis de antaŭ 5 monatoj.

Díaz-Canel ankaŭ trairis areojn de la sukerfabriko Ciro Redondo, kiu bone evoluas en la nuna sukera rikolto, kun kontribuo de 16 mil tunoj,  super la planita cifero ĝis la nuna periodo.

La unua vicprezidento ankaŭ vizitis la agroindustrian entreprenon Ceballos kaj informiĝis pri la ampleksa investa programo por evoluigi tiun industrion, en plena produktiva periodo, tiel ke ĝi devas procezi ĉirkaŭ 35 mil tunojn da tomatoj en la nuna rikolta kampanjo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up