Miguel Díaz-Canel renkontiĝis en Havano kun Nancy Pelosi.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-19 20:17:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, akceptis en Havano la sinjorinon Nancy Pelosi, gvidanto de la demokrata minoritato en la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso, kiu prezidas delegitaron de kongresistoj demokrataj kiu vizitis la insulon.

La renkontiĝon partoprenis ankaŭ la reprezentantoj Elliot Engel de Nov-Jorko, Rosa DeLauro de Connecticut, Collin Peterson de Minnesota, Anna Eshoo de Kalifornio, Nydia Velázquez de Nov-Jorko, Jim McGovern de Massachusetts, Steve Israel  de Nov-Jorko kaj David Cicilline de Rhode Island, kaj flanke de Kubo ankaŭ partoprenis Josefina Vidal Ferreiro, ĝenerala direktorino pri Usono de la  ministerio pri eksteraj rilatoj kaj aliaj funkciuloj de tiu ministerio.

Dum la renkontiĝo oni interŝanĝis pri la procezo por aktualigo de la  kuba ekonomia modelo, la rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj la perspektivoj de la debato pri la haltigo de la ekonomia sieĝo en la usona Kongreso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up