Sesiis la X-a plenkunsido de la komunista partio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-24 07:58:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua sekretario de la komunista partio de Kubo, la prezidento kaj generalo de armeo, Raúl Castro, prezidis en Havano la X-an plenkunsidon de la centra komitato de la komunista partio, kiu aprobis la planadon de grupo de agadoj kiuj efektiviĝos en la periodo de 2015 ĝis 2018, kio rezultigos la plenumon de kelkaj interkonsentoj subskribitaj de la VI-a kongreso de tiu politika organizaĵo.

En tiu planado oni inkluzivas la realigon de la VII-a kongreso de la komunista partio; la perfektigon de la politiko-administra divido de la lando; la ĝeneraligon de novaj modeloj por la funkciado de la lokaj regorganoj de la popola  povo, kiu nuntempe  eksperimente realiĝas en la provincoj de Artemisa kaj Mayabeque; samkiel la elektan procezon, kiu inkludas la starigon de nova elekta leĝo.

La plenkunsido interkonsentis okazigi en aprilo de 2016 la VII-an kongreson de la organizaĵo; sekve, ekde nun kaj ĝis  aprilo de tiu jaro oni okazigos la municipajn kaj provincajn asembleojn de la organizaĵo, la preparadon de gvidantoj kaj membroj, la realigon de popola konsultiĝo kaj la procezadon kaj aprobon de la finaj dokumentoj.

Pri la nova politiko-administra divido oni ratifis la celon esencan perfektigi ĝin, kio plifortigos la rolon de la municipo (distrikto) kiel ĉefa elemento en la sistemo de teritoria regado de la lando, por ke ĝi transdonu la necesan aŭtonomecon surbaze de solida ekonomia bazo.

Tiurilate, la procezo por ĝeneraligi la novan modelon de funkciado de la lokaj regorganoj de la popola povo evoluos samtempe kun la studoj kaj starigo de la nova politiko-administra divido.

En la kunsido oni elstarigis la bezonon intense labori kaj daŭre agadi pri la ellaboro, kunorgido kaj aprobo de la dokumentoj kiuj estos analizitaj en la VII-a kongreso; la grava leĝofara agado de la nacia asembleoj dum la venontaj jaroj; kaj la politika, ideologia kaj organiza agadoj, kiuj devos efektiviĝi surbaze de la politika trascendo de tiuj ĉi procezoj.

Fine,  Bruno Rodríguez Parrilla, membro de la politika buroo kaj ministro pri eksteraj rilatoj, raportis pri la nuna stato de la rilatoj inter Usono kaj Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up