La sendependiga milito kaj la kvin herooj de Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-24 08:00:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la 120-jariĝo de la rekomenco de la sendependiga milito sub la organiza laboro de la nacia heroo de Kubo, José Martí, efektiviĝos en la Kongresa Palaco de Havano speciala ceremonio kie oni investos per la titolo Herooj de la Respubliko, la kvin kubajn kontraŭteroristojn , el kiuj la tri lastaj,  pasintdecembre estis liberigitaj.

La ceremonio  estos elsendita vive de la nacia televido, kaj oni prisolenos la historian sendependigan militon.

La kvin kubanoj, Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, René González kaj Fernando González, kondamnitaj je severaj punoj en Miami, ekde septembro 1998 suferis enkarceriĝon.

René y Fernando González komplete plenumis siajn punojn, dum la aliaj estis liberigitaj la pasintan 17-an de decembro kiel parto de la anoncita procezo de restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter usono kaj Kubo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up