Raúl Castro en la enposteniĝo de Tabaré Vázquez.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-02 07:58:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Montevideo, Urugvajo por partopreni la enposteniĝan ceremonion de la nova prezidento de tiu lando, Tabaré Vázquez.

Raúl ĉeestis la ceremonion kie Vázquez akceptis sian duan mandaton, de 2015 ĝis 2020, kaj ĉi-lunde renkontiĝos kun la nova prezidento.

Antaŭe, la kuba prezidento renkontiĝis kun José Mujica, la eksa prezidento, kaj  la senatanino Lucía Topolansky, kaj interŝanĝis opiniojn pri temoj de reciproka intereso kaj la  rilatoj inter ambaŭ landoj.

La renkontiĝon ankaŭ partoprenis aliaj membroj de la kuba delegitaro, inter ili, Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro; Roberto Morales, ministro pri publika sano; kaj Antonio Carricarte, interna ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj.

 Raúl Castro ricevis la Ŝlosilon de la Urbo mane de la urbestrino de Montevideo, Ana Olivera, kiu dankis la solidarecon de Kubo al la urugvaja popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up