Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo pledas por pura teknologio en la speciala evoluzono de Mariel

En la 31-a eldono de la internacia foiro de Havano 2013 la ministro pri ekstera komerco kaj fremda investo, Rodrigo Malmierca, prezentis la specialan evoluzonon de la haveno de Mariel (ZDEM) kaj ties avantaĝojn por efektivigi negocojn kaj investojn.
La prezenton ankaŭ partoprenis ambasadoroj, entreprenistoj kaj gvidantoj de kelkaj landoj, kiuj estis informitaj pri la leĝa kadro difinita, la infrastrukturo kiu posedas la novan specialan evoluzonon kaj la starigon de la oficejo de la ZDEM.
Tiu oficejo okupiĝos pri la administrado kaj la kontrolo de la investoj landaj kaj eksterlandaj en la zono, kaj la procezo por aprobi la koncernajn negocojn estos pli rapida pere de unika oficejo, ratifis la ministro kiu estas ankaŭ prezidanto de la organiza komitato de FIHAV 2013.
Laŭ klarigis la direktorino de la oficejo, Ana Teresa Igarza, tiu ĉi oficejo havos inter 45 kaj 90 tagojn por aprobi aŭ ne la proponojn de investoj kaj estas nepra kondiĉo la utiligo de pura teknologio cele al daŭrigebleco primedia.
Oni informis, ke dekomence estos kelkaj prioritataj sektoroj kaj agadoj, kiel bioteknologio kaj farmacia industrio, renovigebla energio, agronutra sektoro kiel potencialo por anstataŭi importaĵojn, interalie. Ĉiuj rilatiĝantaj al la interna ekonomio.
La ZDEM havas la financan kaj teknologian subtenon de Brazilo kaj estos scenejo por multobligi la komercajn rilatojn inter ambaŭ landoj kiam en januaro 2014 ekfunkcios parto de la instalaĵoj.
Tiurilate estis inaŭgurite kadre de la internacia foiro de Havano, la ekspoziciejo de Brazilo kiun partoprenis la vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas kaj Hipólito Rocha Gaspar, ĝenerala direktoro de la agentejo ApexBrasil en Kubo.
La foiron ankaŭ partoprenas pluraj delegitaroj brazilaj kaj la ambasadoro de tiu lando en la insulo, kio konfirmas la bonajn rilatojn inter ambaŭ landoj ĉiam pli fortiĝantajn.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3858070

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4037
  • today: 1209
  • online: 159
  • total: 3858070