Forumo de la socio civila por la pintkunsido de la Amerikoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-13 09:13:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo kaj ĝiaj diversaj sociaj agantoj favoros forumon en kiu oni debatos la temojn pritraktotajn en la forumo de la civila socio de la VII-a pintkunsido de la Amerikoj.

Ekde la landa perspektivo kaj la revolucia sperto, oni instigos debatojn kiuj kontribuos prepari dokumenton de mandatoj por la partopreno de la insulo en tiu spaco, kie oni analizos la civitanan partoprenon, demokratian regeblecojn, migradon, sekurecon, energion, medion, sanon kaj edukadon.

La forumo sesios en la Domo  de la Amerikoj kaj la Domo de Alba Kultura, en Havano, kaj inter la celoj estas ankaŭ elstarigi la solidaremon kaj humanecon de la kuba socio kaj ĝian kunlaboron  kun la popoloj de la mondo.

Pensante pri Ameriko estas nova komunika platformo, aŭspiciita de la reto por Defendo de la Homaro kaj aliaj organizaĵoj de la kuba civila socio, inter ili, la kuba asocio de UN.

Interesiĝantoj povas aliĝi ĉe la portalo samnoma. Ĝia celo estas subteni la progresistajn kaŭzojn de la regiono, favorante debaton pri la rilatoj inter la du Amerikoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up