Kubo-Usono: rekomenciĝos la dialogo en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-16 09:12:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
denove dialogos Kubo-Usono en Havano

Laŭ la deklaro de la direktoro pri reciprokaj temoj de la ĝenerala direkcio pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, ĉi-16an de marto okazos en Havano kunsido inter delegitaroj de Kubo kaj Usono, preziditaj respektive de la ĝenerala direktorio pri Usono, Josefina Vidal kaj la asista sekretario por la aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento usona, Roberta Jacobson.

Dum la renkontiĝo, la delegitaroj interŝanĝos pri temoj ligitaj al la procezo de restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Usono, kongrue kun la komunikado kiun ambaŭ partoj decidis plu teni depost la okazigo de la dua rondo de dialogo kiu efektiviĝis la 27-an de februaro en Washington.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up