Namibio: fina punkto en la turniro tra Afriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-22 18:40:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento kuba  Miguel Díaz-Canel, finis ĉi-dimanĉe sian oficialan viziton en Namibio, kiu estis parto de turniro tra tri afrikaj landoj, kiu inkluzivis Sudafrikon kaj Angolon.

Díaz-Canel alvenis la 19-an de marto al Namibio por partopreni la omaĝojn okaze de la 25-jara sendependa proklamo kaj la enposteniĝo de la elektita prezidento, Hage Geingob.

Dum kvartaga restado en Windhoek, la kuba vicprezidento ricevis pruvojn pri la korinklino al la kariba lando kaj aparte al ties historia gvidanto Fidel Castro.

Aliaj membroj de la kuba delegitaro estis Gerardo Peñalver, ĝenerala direktoro por la duflankaj aferoj de la ministerio pri eksteraj rilatoj, kaj Ángel Villa, direktoro pri Subsahara Afriko de la koncerna ministerio.

La rilatoj inter Kubo kaj Namibio restariĝis en 1990, iom post la proklamo de sendependeco kaj la enposteniĝo de la organizo de la sudokcidenta Afriko (SWAPO) kaj la unua prezidento Sam Nujoma, tial ke ĉi jare iĝas 25-jaraj.

La kuba vicprezidento vojaĝos nun al Hindio por plenumi la lastan etapon de sia turniro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up