Kreskas la internaciista kunlaboro de Kubo tra la mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-26 10:22:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 50 mil kubaj kunlaborantoj laboras nuntempe en 67  landoj, kaj specife en 32 landoj ili laboras per la integrala prisana programo, laŭ anoncis Marcia Cobas, vicministro pri publika sano.

El ili pli ol 25 mil estas kuracistoj kaj la kunlaboro inkluzivas,  la Mision Miraklo, la brigradon internacian Henry Reeve en Afriko, kaj ankaŭ en aliaj 17 landoj,  la teknikan  asiston  kompensatan,  kaj en 16 landoj kun medicinaj servoj kubaj, ŝi emfazis.

La vicministro klarigis al la gazetaro ke regas la solidareco super la intertraktoj kaj klarigis ke “Kubo eksportas servojn, ne kuracistojn, ĉar niaj profesiuloj havas sian laborpostenon garantiitan en Kubo, samkiel siajn salajrojn kaj protekton  de la socia sekureco .”

Ŝi anoncis ke kreskas la interkonsentoj pri kunlaboro en Brazilo, Kataro, Alĝerio, Meksiko, Portugalio, Saŭdi-Arabio kaj en afrikaj landoj, inter ili, el la regiono damaĝita de la viruso de ebolo, kun la aldona peto pri flegistinoj kaj teknologoj.

Ŝi sciigis ke ne eblas respondi al la tuta peto farata, ĉar la laboristoj de la sektoro devas certigi la medicinan atenton en la lando, tial ke ekzistas alternativo de la itinerantaj grupoj en mallonga tempo.

Ankaŭ la santurismo estas alia negoca linio tre grava por la insulo kaj ekzistas la klopodo notinde altigi la enspezojn pro tiu koncepto; tiucele oni laboras por ke la instalaĵoj posedu la komforton, teknologiojn, ekipaĵojn kaj ĉiujn kondiĉojn kompareblajn kun la ekzistantaj en aliaj landoj de la regiono.

La vicministro laŭdis la laboron de la profesiuloj de la sano en Kubo, kiuj dum pli ol 50 jaroj, per la kunlaboro medicinista internacia kontribuadis altigi la sanitarajn indikilojn kaj savi plurnombrajn vivojn en diversaj mondopartoj.

Ŝi speciale agnoskis la klopodon, kuraĝon kaj kontribuon de la pli ol 250 profesiuloj kiuj batalas kontraŭ ebolo en Okcidenta Afriko, el kiuj 150 revenis ĉi-semajne kontentaj pri sia agado, 98 el ili venis el Sieraleono kaj 52 el Liberio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up