Kubo kaj Usono dialogos pri homaj rajtoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-27 10:05:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Reprezentantoj de la registaroj de Kubo kaj Usono dialogos la 31-an de marto en Washington pri homaj rajtoj, anoncis en Havano  Pedro Luis Pedroso Cuesta, ĝenerala vicdirektoro de la direkcio pri multflankaj aferoj kaj internacia juro de la ministerio pri eksteraj rilatoj de la insulo.

La funkciulo esprimis ke Kubo esperas konstruan dialogon, sen kondiĉojn, surbaze de reciprokeco, kun respekto al la suvereneco kaj ne entrudiĝo en la internajn aferojn de ĉiu lando.

En tia kunteksto Kubo pritraktos siajn atingojn rilate homajn rajtojn, kiel farite dum la lasta perioda ekzameno de la konsilantaro pri homaj rajtoj de UN.

“Ni devas atingi celpunktojn, kiel ĉiuj landoj, sed ni evidentigos la agnoskon de la internacia komunumo pri la gravaj atingoj de Kubo en la sferoj de edukado, sano, aliro al la kulturaj rajtoj kaj ankaŭ la kontribuoj de la insulo al evoluigo de multaj aliaj landoj kie ni daŭre ĉeestas kunlaboreme”, emfazis Pedroso.


Li ankaŭ aldonis ke la kuba delegitaro prezentos  siajn zorgojn pri la homaj rajtoj en Usono kaj aliaj lokoj kie tiu lando agadas.

“Ni havas profundajn diferencojn kun la usona registaro, sed tiuj ĉi konversacioj pruvas la pretecon de Kubo dialogi kun ili pri ĉiuj temoj, ĉiam surbaze de egaleco kaj reciprokeco”, precizigis Pedroso.

Kiel estas sciate, Kubo proponis al Usono en julio 2014 dialogi pri homaj rajtoj, kio estis reemfazita en januaro de la nuna jaro kadre de la konversacioj okazintaj  en Havano.

Kubo portis  al Washington la 27-an de februaro, proponon konkretan por pritrakti la temon duflanke, en egaleco de kondiĉoj kaj suverena respekto, kio konkretiĝos en la dialogoj de la venonta semajno.

Tiu ĉi renkontiĝo estas parto de la dialogoj inter la du landoj, depost la politika decido restarigi la diplomatiajn rilatojn, kiel estis anoncite  de la prezidentoj  Raúl Castro kaj Barack Obama pasintdecembre.

 Kubo kaj Usono alpaŝas por restarigi siajn rilatojn, rompitajn de antaŭ pli ol 50 jaroj, sed la normaligo de la rilatoj estos procezo tre longa kaj kompleksa, kiu paŝos unualoke, tra  la ĉesigo de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de tiu lando kontraŭ la insulo, kiel estis konfirmite de la kuba registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up