Antaŭeniras la procezo de partaj elektoj en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-31 11:12:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
elektoj en Kubo

Ekde hodiaŭ kaj ĝis la 19-a de aprilo, kiam okazos la balotado por elekti la delegitojn aŭ reprezentantojn al la distriktaj asembleoj de la popola povo, oni afiŝos la fotojn kaj biografiojn de la koncernaj kandidatoj, depost fini la kandidatigan procezon la pasintan 25-an de marto.

La kandidatigajn asembleojn partoprenis 75,46% de la elektantoj, kaj oni kandidatigis 27 379 personojn, el ili estas virinoj 9 815 kaj aliaj 5 448 estas junuloj, kio reprezentas 35,84% kaj 19,89 % respektive.

Inter la kandidatoj regas la mezo-supera eduka nivelo kaj 735 estas memstaraj laboristoj. El la nunaj delegitoj estis rekandidatigitaj 59,88%.

Alina Balseiro, prezidantino de la nacia elektokomisiono, klarigis al la gazetaro, ke fine restis starigitaj 24 646 balotejoj kun proksimume po  350 elektantoj por ĉiu balotejo.

Ŝi aldonis, ke ekde la pasinta 16-a de marto oni publikigis la liston de la elektontoj, kiujn  konfirmos ĝis la 8-a de aprilo la distriktaj elektaj komisionoj.

La specialistoj de la universitato de informadikaj sciencoj (UCI) kaj tiuj de la Junulkluboj, subtenas la evoluon kaj funkciadon de la informadika sistemo de la elektoj, kiu ankaŭ aktiviĝis en la distriktoj.

Oni preparas la dinamikan pruvon okazontan la 12-an de aprilo, por taksi la funkciadon de la tuta sistemo kaj enhavos kapabligan agadon de la elektaj aŭtoritatuloj. 

Balseiro insistis pri tio ke ĉio efektiviĝas laŭ la elekta leĝo kaj oni konstatas la pretecon kaj intereson de la elektaj aŭtoritatuloj, de la komisionoj kaj membroj de la balotejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up