Raúl Castro partoprenas la pintkunsidon en Panamo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-10 09:34:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento  Raúl Castro alvenis al Panamo por partopreni la 7-an pintkunsidon de la Amerikoj, tiel ke konkretiĝas la unua ĉeesto de la insulo en tiaj eventoj, kion oni taksas historia kaj simbola okazaĵo pri la epok-ŝanĝo travivata de la kontinento.

 “Saluton de Kubo al la popolo kaj registaro de Panamo”, estis la unuaj paroloj de Raúl Castro en la flughaveno Panamá Pacífico, kie deko da ĵurnalistoj ariĝis por raporti la novaĵon.

Akceptis lin la vicministro pri eksteraj rilatoj Luis Hincapié; Roberto Zúñiga Brid, direktoro de ceremonioj de Panamo kaj la kuba ambasadoro Antonio Miguel Pardo Sánchez.

Laŭ la programo de la pintkunsido, en la malferma ceremonio parolos Ban Ki Moon, ĝenerala sekretario de UN; kaj José Miguel Insulza, ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝatato (OEA).

Oni esperas ke la ŝtata sekretario de Vatikano,  la kardinalo Pietro Parolin, legu salutmesaĝon de la Papo Francisko kaj fine, Juan Carlos Varela, prezidento de Panamo bonvenigu la delegitarojn.



Komentarioj

  • Tomas Jansson's gravatar
    Tomas Jansson
    12/04/2015 12:09 pm

    Finfine, espereble, chesos la usona blokado kontrau Kubo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up