Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Komenciĝas en Havano forumo pri grundoj.

Reprezentantoj de Centrameriko kaj Karibio kunsidos ekde hodiaŭ en tiu ĉi urbo en regiona metiejo de la organizaĵo de UN por nutrado kaj agrikulturo (FAO) dediĉita al konservado de la grundoj.
La renkontiĝo estas parto de la procezo kreonta la mondan aliancon por la grundoj, mekanismo  por integri projektojn, programojn kaj agadojn kies celo estas aktive partoprenigi la registarojn fronte al la granda bezono haltigi la erosiadon kaj degradiĝon de tiu baza rimedo en la nutraĵo-produktado.
Funkciuloj de Kubo, Kostariko, Dominika Respubliko, Salvadoro, Belizo, Gvatemalo, Gujano, Haitio, Honduraso, Jamajko, Meksiko, Nikaragvo, Surinamo kaj Trinidado kaj Tobago, skizos la prioritatajn strategiojn por alfronti tiun fenomenon, kiu  reduktas la produktivajn rendimentojn, raportis la organizantoj de la eventoj.
En la kunsido, Theodor Friedrich, permanenta reprezentanto de la FAO en Havano disertacios pri la bonfaroj impulsi daŭrigeblan agrikulturon en kiu la grundoj rolas esence en la produktado de nutraĵoj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
  • Esperanto 29-10-17
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
vizitkalkulilo

4007504

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4687
  • today: 4424
  • online: 232
  • total: 4007504