Dialogis Raúl Castro kun la ĝenerala direktoro de la OIEA.

La kuba prezidento Raúl Castro renkontiĝis en Havano kun la eminenta sinjoro Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la internacia organismo pri atomenergio, OIEA, kiu plenumas oficialan laborviziton en la insulo.
Dum la dialogo, Raúl kaj Amano analizis la staton de la rilatoj inter la OIEA kaj Kubo; krome ili pritraktis temojn de la internacia problemaro samkiel aliaj rilataj al promociado de la kunlaboro por uzo de nuklea energio kun pacaj celoj.
La altrangan vizitanton akompanis la eminentulo Luis Carlos Longoria Gándara, direktoro de la sekcio de Latinameriko de la departemento pri kunlaboro teknika de tiu internacia organizo.
Flanke de Kubo partoprenis ankaŭ Marcelino Medina González, interna ministro pri eksteraj rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up