Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Sukcesa transplanto de patrinĉeloj en Guantánamo

La kuba medicino ebligis la realigon de kompleksa kirurgiaĵo en la orienta provinco Guantánamo, kie la doktoro Fernando Cruz prelegis pri la regenera terapio kaj utiligo de patrinaj ĉeloj, proceduro kiu estas parto de la strategio de la ministerio pri publika sano, kiu planas etendi tiun praktikon tra la tuta lando.
La doktoro Cruz Tamayo klarigis ke la plenumita proceduro farita de hematologoj, angiologoj kaj anesteziologoj de la urbo Guantánamo konsistis en la inokulado de patrinaj ĉeloj de la koncerna organismo, tio estas, de la sama paciento en la damaĝitaj membroj per intramuskola maniero.
La paciento, Angel Cos Balit, kiu suferis arterian malsanon kronikan, fariĝis la unua kiu en la insulo ricevis tian servon de la regenera medicino en la provinco.
Temis pri emerita laboristo, fervojisto, kies malsano povintus provoki la perdon de siaj kruroj pro manko de sango-irigacio kaj oksigeno.
Li deklaris al la insula gazetaro siajn dankojn al la kuba medicina servo kaj al la aŭtoritatuloj  pro tiu ĉi ebleco senpage esti operaciata, kaj aparte al la lokaj fakuloj alte kvalifikitaj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4105475

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3914
  • today: 1365
  • online: 169
  • total: 4105475