Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Valdés Vivó: elstara revoluciulo kaj profesoro forpasis en Havano.

Dum tiu ĉi dimanĉo okazis la entombiga ceremonio de elstara kubano Raúl Valdés Vivó en la panteono de la veteranoj de la tombejo Colón de la kuba ĉefurbo, kie li ricevis florbukedojn de Fidel kaj Raúl Castro.
Jorge Risquet, membro de la centra komitato de la komunista partio elstarigis la  revolucian trajektorion de Valdés Vivó kiu plene dediĉis sian vivon al la kaŭzo de la kuba revolucio kaj diskonigo pri ties ideologio.
La forpasinto ankaŭ plenumis gravajn rolojn kiel diplomato kaj ĵurnalisto dum la vjetnama milito, ankaŭ estis en Laoso kaj Etiopio kiam tiu ĉi lando estis invadita.
Oni elstarigis lian verkistan talenton kiu evidentiĝas per deko da libroj pri historio, pri personaj spertoj kaj temoj de ekonomio; ili ĉiuj estas valoraj dokumentoj por gvidantoj kaj studemuloj pri la kuba revolucio.
La funebraĵon ankaŭ partoprenis kune kun la familio, aliaj membroj de la ŝtato kaj la registaro, interalie, Salvador Valdés, vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj membroj de la komunista partio.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3849234

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4569
  • today: 621
  • online: 174
  • total: 3849234