Hispanaj entreprenistoj vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-14 08:24:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Delegitaro el 45 hispanaj entreprenistoj, kapita de Jaime García-Legaz, ŝtata sekretario pri komerco de tiu lando, serĉas en Kubo novajn eblecojn ampleksigi la reciprokajn ekonomiajn ligojn.

La delegitaron membras ankaŭ Joaquín Gay de Montella, vicprezidanto de la hispana konfederacio de entreprenaj organizoj, kaj Modesto Piñeiro, vicprezidanto de la Ĉambro de Hispanio, kiuj partoprenos gazetaran konferencon en la Hotelo Nacional, kaj morgaŭ, efektivigos forumon kun kubaj entreprenistoj por pritaksi la nunan staton de la komerca interŝanĝo inter ambaŭ landoj kaj trovi novajn negocojn.

En la renkontiĝo, funkciuloj de la kuba ministerio pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, prezentos la eblecojn kiujn la insulo donas surbaze de la politikoj aprobitaj en la Leĝo 118 kaj por la speciala evoluzono de Mariel, laŭ informis la komerca ĉambro de Kubo.

La hispana gazetaro raportas ke la delegitaro interŝanĝos kun la kubaj ministroj pri turismo, energio kaj minoj, kaj konstruado, kun la celo pritrakti aferojn de speciala intereso por la entreprenoj kiuj laboras en tiu ĉi kariba merkato.

Kvankam Kubo kaj Hispanio ne havas interkonsentojn de ekonomia kunlaboro, la duflanka komitato pri entreprena kunlaboro, gvidita de la supera konsilantaro de komercaj ĉambroj de Hispanio, impulsas la ekonomiajn rilatojn kaj rektajn interŝanĝojn.

Kun komerco stabila kaj profitdona por ambaŭ landoj, Hispanio estas la tria partnero de Kubo, depost Venezuelo kaj  Ĉinio; kaj la eblecoj altigi la investo-fluon estas nun pli altaj, pro la ŝanĝoj entreprenataj de la kariba insulo celantaj stimuli la partoprenon de eksterlandaj kapitaloj en gravaj sektoroj.  



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up