Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Esteban Lazo pledas por strategia unueco por alfronti la batalojn.

La kuba parlamentestro Esteban Lazo, ankaŭ membro de la politika buroo de la komunista partio, renkontiĝis kun gvidantoj de la popola konsilantaro Mariana Grajales en la orienta provinco Santiago de Kubo.
Li taksis la asembleojn distriktajn okazantajn en la lando, kiel oportuna momento por fortigi la rilatojn de la delegitoj kun la civitanaro.
Lazo renkontiĝis ankaŭ kun reprezentantoj de la administracio de la municipo Songo-La Maya de la provinco, la deputitoj kaj ĉefaj gvidantoj kaj esprimis ke “la celo de la tuta procezo estas serĉi la transformadon de ĉiuj aferoj laŭ la maniero bezonata, sed ĉiam apud la civitanaro kaj kun ties partopreno, kiel supera aŭtoritatulo de la distriktoj. Al tiu loĝantaro devas raporti la administraj gvidantoj de la teritorio.
Li interŝanĝis kun la reprezentantoj de la loĝantaro kiuj postulis bonan informadon rilate la faratan laboron al kio Lazo aldonis la bezonon ke la delegitoj estu kapablaj dialogi, estu sentemaj al la civitanaj postuloj, kiuj ofte rezultas el problemoj administraj, kaj parolis pri la bezono ke la amaskomunikiloj multe pli diskonigu la okazaĵojn de la koncernaj lokoj.
Lazo ankaŭ interesiĝis pri la evoluprojekto loka kiu dum la venonta jaro devos transformi la etan industrion de Ponupo en modernan fabrikon por procezado de fruktoj.
En tiu ĉi renkontiĝo kie li dialogis kun la reprezentantoj de la administracioj kaj deputitoj pri la ekonomiaj taskoj, li rekonis la progresojn de la produktado kaj pledis por pli da streboj en la entreprenoj kiuj havas fortan influon en la provinco.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3845597

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4656
  • today: 1553
  • online: 197
  • total: 3845597