Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo kaj Ĉinio kunlaboras por fortigi la industrion en la insulo.

Teknikistoj de Ĉinio kaj Kubo progresas en la muntado teknologia de fabriko kiu procezas lakto-pulvoron en la centro-orienta provinco Camaguey, kiu devos finiĝi en januaro de 2014.
La anonco estis farita de la direktoro pri investoj Alexis Bejerano, kiu sciigis ke la laboro evoluas kaj la unuaj provoj estos faritaj ekde januaro.
Li aldonis ke la teknikistoj de ambaŭ landoj renovigos instalaĵon kiu antaŭe estis prilaborita por industrio kun similaj celoj en la 90-aj jaroj, kiu ne finiĝis pro la ekonomia krizo travivita de la insulo, konata kiel “speciala periodo”.
Tiu ĉi nova industrio kun ĉina teknologio, estas konstruata je kosto de 10 milionoj da dolaroj danke al kredito donita de Venezuelo, kaj posedas la kapaciton por procezi ĉiutage 60 mil litrojn da lakto.
Ĝi funkcios de aprilo ĝis novembro, etapo de pli alta lakto-rikolto  kaj dum tiu periodo ĝi produktos 2350 tunojn  da pulvora lakto plus 1 100 da butero.
Laŭ informoj de la centra banko de Kubo, la insulo importas jare 40 mil tunojn da lakto je la kosto de 5 569 dolaroj por ĉiu tuno pro tio ke la lando ne kapablas produkti la necesan lakton por kovri la enlandan konsumon.
La kuba ŝtato subvencias la lakton al ĉiuj infanoj ĝis la 7-a vivojaro kaj al personoj kiuj bezonas medicinajn dietojn. La produkto estas ofertata senpage en hospitaloj kaj infanĝardenoj.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3852741

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4569
  • today: 4128
  • online: 168
  • total: 3852741