La kongreso internacia pri Sano 2015 finiĝas en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-24 08:01:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La II-a internacia  kongreso pri Sano sesiinta ĉi-semajne en la Kongresa Palaco de Havano, fermiĝas hodiaŭ depost analizi la defiojn de tiu ĉi sektoro en Kubo kaj en la mondo.

La sociaj determinantoj kaj la san-egaleco  estis la ĉefa temo kiu centrigis la debatojn, sed ankaŭ estis oportuna momento por demonstri la kapacitojn ekzistantajn en Kubo kaj aliaj landoj.

Oni subskribis interkonsentojn pri juraj instrumentoj por la estonta medicina kunlaboro, rilate al ratifo aŭ ampleksigo de la kuba kunaboro kun la ŝtato Eritreo, samkiel kun la respublikoj de Kongo kaj Kabo Verda.

En la samtempa komerca foiro pri Sano por ĉiuj, oni transdonis premiojn pro la kvalito kaj desegno, konsiderante la novigajn elementojn kaj la sekvojn sociajn, ekonomiajn kaj uzeblecon de la elmontritaj produktoj.

Same oni premiis la plej bonan standon kiel komunikpecon kaj la ensemblon de suportiloj kaj komunikagadoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up