Dua rondo de la partaj elektoj finiĝis.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-27 07:32:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Je la 6-a horo dimanĉe estis fermitaj la 3 mil 351 elektejoj kiuj laboris en Kubo por difini en dua rondo la delegitojn al la municipaj  regorganoj en distriktoj kie tio ne estis difinita la pasintan dimanĉon.

La nacia elekta komisiono (CEN) informis ke la balotoj normale evoluis en la 1 165 distriktoj preparitaj en 149 municipoj tutlande, kie pli ol miliono 250 mil kubanoj estis kunvokitaj.

Pasintdimanĉe, pli ol 7 milionoj 550 mil kubanoj voĉdonis en 12 mil 589 distriktoj por elekti siajn reprezentantojn  por  dujara kaj duono mandatperiodo.

Alina Balseiro, prezidantino de la CEN, elstarigis la fakton ke 90,53% de la balotiloj estis validaj.

La voĉdono en Kubo estas rajto kaj civila devo, sed kontraŭe al aliaj landoj, ne konsistigas devon kies malplenumo povus estigi juran respondecon.

En la insulo la balotadoj estas konstitucia rajto kaj ĉiuj civitanoj ekde la aĝo 16, povas ĝin plenumi, escepte kiam estas ne kapablaj tion fari laŭ preskribite en la Konstitucio kaj en la Elekta Leĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up