Bouteflika akceptis la prezidenton Raúl Castro en Alĝerio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-05 07:46:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika, akceptis en sia oficiala rezidejo en Alĝerio la kuban prezidenton Raúl Castro kiu plenumas oficialan laborviziton en tiu lando.

La kuba prezidento transdonis bondezirojn kaj salutojn nome de la historia gvidanto Fidel Castro, laŭ raportas la kuba gazeto Granma, kiu ankaŭ transdonas la vortojn de Raúl pri la speciala amikeco ekzistanta inter la du gvidantoj, tiel ke en 2006 kiam Fidel grave malsaniĝis Bouteflika esprimis sian  pretecon transdoni sian sangon senecese favore al la kuba gvidanto.

La renkontiĝo inter Raúl kaj Bouteflika daŭris pli ol du horoj kaj konfirmis sian plenan koincidon pri diversaj aspektoj de la internacia situacio kaj de la regiono kie ambaŭ landoj situas kaj pri la internacia politiko de Alĝerio kaj la kuba; Raúl esprimis ke la rilatoj “tre bone fartas, kiel ĉiam”. 

Raúl ankaŭ esprimis sian “ĝojon diskonigi  la pozicion pri la heroa kaj batalema Alĝerio, kiel kutime esprimas Fidel”, li aldonis.

Li sciigis al la gazetaro dum renkontiĝo, ke baldaŭ li revenos al tiu ĉi lando, eble ĉi-jare mem, kaj memorigis ke temas pri la tria vizito al Alĝerio kiel prezidento de Kubo.

Kun la ĵurnalistoj Raúl dialogis pri diversaj temoj, pri la solidarema agado de la kubaj kuracistoj en kontinentoj kiel Afriko kaj en Latinameriko; pri la produktado de vakcinoj kaj la intereso de ambaŭ partneroj pri tio; kaj pri la decida rolo de la kubaj virinoj en la landa evoluo kaj la demografiaj defioj alfrontataj de Kubo, interalie, dum afabla interŝanĝo kun la gazetaristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up