Raúl Castro kaj Dmitri Medvédev renkontiĝas en Moksvo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-06 08:01:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel parto de la vizito al Rusio de la kuba prezidento Raúl Castro, li renkontiĝos ĉi-merkrede kun la rusa ĉefministro Dmitri Medvédev por  pritrakti la perspektivojn de projektoj de reciproka intereso.

Ambaŭ partoj analizos la komunajn planojn en la sferoj de energio, transporto kaj sano, raportas komuniko de la rusa ekzekutivo menciita de la informagentejo Prensa Latina.

La kuba ŝtatestro dialogos ĵaŭde kun la prezidento Vladimir Putin kaj sekve realigos viziton de afableco al la patriarko de la rusa ortodoksa eklezio, Kiril.

Raúl  Castro alvenis al Rusio de post viziti Alĝerion kie li renkontiĝis kun la alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika; en Moksvo la kuba prezidento ĉeestos la omaĝojn okaze de la 70-a  datreveno de la venko de la Ruĝa Armeo kontraŭ faŝismo, la venontan 9-an de majo.

Aliaj membroj de la kuba delegitaro estas Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro,  Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj kaj la generalo de armea korpuso, Leopoldo Cintra Fríaz, ministro de la revoluciaj armitaj fortoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up