La Kvin: finiĝas vizito al Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-11 07:42:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kvin kubaj herooj, Gerardo Hernández, René González, Ramón Labañino, Antonio Gerrero kaj Fernando González adiaŭis Venezuelon  plenuminte sian unuan viziton kunan al tiu lando depost esti liberigitaj de maljusta enkarceriĝo en Usono kaŭze de sia kontraŭterorisma batalado.

Ekde la internacia flughaveno Simón Bolívar, en Maiquetía, René González asertis ke “Venezuelo havas en sia destino fari grandajn bonojn por Latinameriko kaj la mondo”.

Aliflanke, Antonio Guerrero, esprimis ke li vivis neforgeseblajn tagojn, kiuj ebligis al li konatiĝi deproksime kun la Bolivara Revolucio. “Ĉiuj distingoj donitaj al ni estas sindevigoj al tiu ĉi popolo, kaj ni sentas nin ankaŭ filoj de tiu ĉi lando kiun ni pretas akompani en ĉiuj kaŭzoj alfrontotaj”.

Unu el la plej elstaraj momentoj travivitaj dum tiuj ĉi tagoj, estis la vizito al Sabaneta de Barinas, la naskiĝloko de la komandanto Hugo Chávez, kiu konstante pledis por la liberigo de la kvin kubanoj.

Invitite de la prezidento Nicolás Maduro, la kvin kubanoj plenumis sukcesan viziton en Venezuelo, kaj kiel specialaj gastoj de la programo En kontakto kun Maduro, ili povis paroli pri la procezo de latinamerika unuiĝo nuntempa kaj rakonti pri sia tagoj en la malliberejo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up