Kubo sin preparas por la vizito de la Papo Francisco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-12 07:35:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la sidejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj efektiviĝis la unua laborkunsido inter reprezentantoj de la Sankta Sidejo, la katolika eklezio de Kubo kaj aŭtoritatuloj de la insulo, kiel parto de la preparlaboroj por la pastra vizito kiun la Papo Francisco faros al Kubo la venontan septembron, informis  Cubaminrex en ties retejo.

La renkontiĝon prezidis flanke de Kubo, la unua vicministro pri eksteraj rilatoj, Marcelino Medina, kaj ankaŭ Caridad Diego, estrino de la oficejo por atento de religia aferoj de la komunista partio, interalie.

Flanke de la delegitaro de la Sankta Sidejo, partoprenis Alberto Gasbarri, respondeculo de la organizo de la vojaĝoj de la Papo; ankaŭ estis, interalie, la dro. Paolo Corvini, de la oficejo de ceremonioj de la ŝtata sekretariejo de Vatikano, kaj Monsinjoro Vecéslav Tumir, ataŝeo de la apostola nunciejo en Havano.

Nome de la katolika eklezio en Kubo, partoprenis la kardinalo Jaime Ortega Alamino,  ĉefepiskopo de Havano, kaj Monsinjoro Dionisio García Ibañez, ĉefepiskopo de Santiago de Kubo kaj  prezidanto de la konferenco de katolikaj episkopoj.

Dum la laborkunsido, la aŭtoritatuloj esprimis la plenan pretecon de la ŝtato kaj la registaro transdoni la necesan subtenon por sukcesigi la viziton apostolan de la Papo al Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up