Sekciestro de la kuba interesoficejo en Usono vizitis Floridon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-14 07:40:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

José Ramón Cabañas Rodríguez, sekciestro de la kuba interesoficejo en Washington, vizitis la universitaton de Florida, kie li partoprenis konferencon pri leĝaj temoj, raportis lokaj amaskomunikiloj.

La viziton organizis Sarasota World Affairs Council (SWAC) kaj la ekonomika publicaĵo Cuba Standard, kiu ebligis al la kuba diplomato trairi Port Manatte, kune kun ties direktoro Carlos Buqueras. Tiu ĉi estas la haveno profunda en Usono pli proksima al la haveno de Mariel de Havano, je 300 mejloj.

Port Manatee kandidatas por la ekfunkciigo de la servoj de ŝipvojaĝoj inter la du landoj. Tri ekzekutivoj de tiaspecaj entreprenoj akompanis lin dum la trairo, kiu ankaŭ inkluzivis viziton al Mote Marine Aquarium & Laboratory, kiu evoluigis programon de esploroj kaj interŝanĝoj  kun kubaj sciencistoj dum jardeko.

Dum renkontiĝo en plenplena teatro en la New College de Florido por membroj de la SWAC, la diplomato atentigis pri la licencoj liveritaj de la OFAC, kies ampleksa redakto ebligus ne nur la restarigo de ŝipvojaĝoj, sed ankaŭ eble aliaj servoj kiel krozadŝipoj, sed tio, li klarigis, dependas de la interpreto farota de la entreprenoj kaj la diversaj aŭtoritatuloj envolvitaj en la procezo, inkluzive de la kubaj aŭtoritatuloj.

Cabañas elstarigis la historiajn ligojn inter Kubo kaj Florido, priskribis la transformojn ekonomiajn okazintajn dum la lastaj jaroj kaj la trajtojn de la projekto de la haveno Mariel.

“En Mariel multaj kompanioj estos privataj, ni havas garantiojn kaj sistermojn de arbitrado por la investistoj kiuj irus al Kubo. La leĝa kadro estas la sama ofertata al kompanioj de aliaj landoj, ne estos diferenca traktado por la usonaj kompanioj, sed la tempo pasas, kaj la ŝancoj reduktiĝos por la malfrualvenantoj”.

Rilate al normaligo de la rilatoj inter la du landoj, li emfazis ke la procezo estos longa, ĉar  “la rilatoj kun Usono neniam estis normalaj, eĉ ne antaŭ la jaro 59”.

Restas pluraj obstakloj por ampleksigi la rilatojn, interalie, la ekonomia sieĝo kaj la militbazo en Guantánamo, sed la ekzekutiva povo ankoraŭ “havas spacon por ŝanĝi multajn aferojn”, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up