Kubo kaj Usono sin preparas por nova dialogo ĉi-semajne.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-19 07:46:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cele al restarigo de la diplomatiaj rilatoj, reprezentantoj de la registaroj de Kubo kaj Usono renkontiĝos en Washington la 21-an de majo en la tria laborsesio inter la du landoj.

Gustavo Machín,  ĝenerala vicdirektoro de la direkcio pri Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, prezicigis dum dialogo kun la gazetaro, ke la “justa decido de la prezidento Barack Obama forigi Kubon de la listo de landoj subtenantaj terorismon internacian- kiu devas efektiviĝi la 29-an de majo-, kreas reciprokan kuntekston kaj regionan, taŭgan por avanci al la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj la malfermo de ambasadejoj”, raportis la informagentejo AIN

Same, la progresoj en la agadoj por renovigi la bankajn servojn de la sekcio de interesoj de Kubo en tiu lando, kontribuas al tiu progreso en la dialogoj.

En tiu ĉi nova laborsesio ambaŭ landoj intereŝanĝos pri aspektoj rilataj al la funkciado de la diplomatiaj misioj kaj la konduto de ties funkciuloj, temoj antaŭe  traktitaj, sed Kubo insistos pri la “observado de la principoj kaj la internacia juro establitaj en la Ĉarto de UN kaj la normoj starigitaj de la Konvencioj de Vieno pri la diplomatiaj kaj konsulejaj rilatoj”.

 “La prezidento Raúl Castro tre rekte esprimis al la prezidento Obama la sintenon pri la limigo de translokiĝoj de la usonaj diplomatoj en Kubo, ĉar lin zorgigas  ke la usonaj funkciuloj daŭre faru eksterleĝajn agadojn kiel ĝis nun ili faris, kio ne estas permesebla”, li emfazis.

Machín esprimis ke “neniu el la funkcioj establitaj en la Konvencio de Vieno tekstas ke la ambasadejoj estas pedagogiaj centroj, kaj tio estas parto de la konduto de kiu ajn misio kaj ni priparolos tion”.

Machín taksis la dialogojn inter la du landoj kiel tre profesiaj kaj respektemaj,  evoluintaj en konstrua etoso kaj en egalrajtaj kondicoj sur bazoj reciprokaj.

Denove, la ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj gvidos la kuban delegitaron kiu partoprenos la dialogon, kaj flanke de Usono prezidos la dialogon Roberta Jacobson, vicsekretario de ŝtato por hemisferaj aferoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up