Kubo-Usono: avancadas la dialogo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-22 07:59:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La delegitaroj de Kubo kaj Usono okazigis labortagon de proksimume sep horoj por skizi la itineron kiu ebligos la restarigon de la diplomatiaj rilatoj kaj malfermon  de ambasadejoj en la respektivaj ĉefurboj; ĉi-vendrede la traktato pri tiu temo daŭros en Washington.

La kuban delegitaron prezidas Josefina Vidal, ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, kaj flanke de Usono, ilin reprezentas Roberta Jacobson, sekretariino adĵunta de ŝtato por aferoj de la okcidenta hemisfero.

Ambaŭ partoj taksis pozitiva la etoson de tiuj ĉi dialogoj kiuj daŭrigas la unuajn okazintajn en januaro kaj februaro,  plus aliaj renkontiĝoj pri tre specifaj temoj.

Ĉi-ĵaŭde oni informis ke Kubo jam havas bankon por efektivigi siajn ekonomiajn transkontigojn. La kubaj, usonaj aŭ eksterlandaj civitanoj rezidantaj en Usono, kiuj bezonu konsulajn servojn, povus tion fari pere de la agentejoj kiuj havas kontraktojn kun la oficejo de interesoj de Kubo, aŭ rekte kun ties sidejo en Washington D.C, depost la restarigo de la bankaj servoj, konfirmis komuniko de la kuba misio en la usona ĉefurbo



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up