Kreskas subteno en la usona Kongreso favore al vojaĝoj kaj komerco kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-28 07:04:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La demokrata senatano de la ŝtato de Nova Meksiko, Tom Udall, asertis en Havano, ke kreskas la subteno de la du partioj en la usona Kongreso favore al la leĝaj projektoj kiuj forigos la limigojn pri vojaĝoj kaj la agrikultura komercado kun la insulo.

La senatano vizitas Kubon kune kun alia grupo de demokrataj leĝofarantoj, kaj esprimis dum gazetara konferenco ke la plej malfacila tasko alfrontenda en la rilatoj inter la du landoj, estas la laboro en la Kongreso, kiu kompetentas  forigi la leĝojn de la usona sieĝo. 

“En la Senato ni klopodas elimini la sieĝon kun konkretaj leĝoj kiel la forigo de la malpermesoj pri vojaĝoj, kaj pri agrikultura komerco, interalie”, li aldonis kaj certigis sian optimismon pri avancado en tiu senco.

“La granda demando estas kiom rapide ni povus tion fari, li precizigis, tiel ke la plejmulto el la kongresistoj, jen demokrataj jen respublikanaj, subtenas la forigon de la vojaĝlimigoj al Kubo”.

Udall priskribis kiel kerna la nunan momenton en la historio de la procezo pri restarigo de la reciprokaj rilatoj kaj certigis ke ekzistas granda subteno de la usona popolo favore al la normaligo, spite al tio ke ankoraŭ multo farendas.

Raúl Grijalva, reprezentanto de Arizona, koincidis kun la senatano Udall emfazante sian impreson depost la trairo en la Marĉo Zapata kaj esprimis la intereson kunlabori en la temo de protektitaj areoj, tio estas, ke ambaŭ landoj povus konkrete kunlabori en la sferoj de turismo kaj konservado de la medio kaj pri kulturaj interŝanĝoj.

La  delegitaro alvenis al Kubo la pasintan sabaton kaj realigis interŝanĝojn kun aŭtoritatuloj de la ekstera komerco kaj investado, eksteraj rilatoj, agrikulturo, de la sektoro de memlaboristoj, membroj de la kooperativoj kaj investistoj de fremdaj landoj en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up