Efektiviĝis la ekskludo de Kubo de la hontinda listo usona.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-30 10:14:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ekskludo de Kubo de la listo de landoj, kiuj laŭ la usona registaro, aŭspicias terorismon, estas unu el la plej elstaraj novaĵoj en Usono  dum la semajno.

La anoncisto de la ŝtata departemento, Jeff Rathke, sciigis ke la limdato je 45 tagoj depost  la informo al la Kongreso, finiĝis hieraŭ kaj la estro de la diplomatio usona, John Kerry, decidis  samtage ĉesigi la restadon de Kubo en tia listo.

Por definitiva starigo, la decido devas esti publikigita en la oficiala gazeto usona, Federal Register, kvankam Rathke precizigis ke ĝi jam posedas leĝan povon.

Laŭ la noto, Kubo ne provizis subtenon al la internacia terorismo dum la lastaj 6 monatoj kaj krome, donis garantiojn ne subteni tiaspecajn agojn en la estonteco.

The New York Times taksis gravega tiun ĉi paŝon kiel parton de la klopodoj de la Blanka Domo postlasi la agresemon kongruan kun la Malvarma Milito kiu dum multaj jaroj karakterizis la rilatojn inter Usono kaj Kubo.

Kvankam la insulaj aŭtoritatuloj ne antaŭmetis tiun temon kiel kondiĉon por avanci al la restarigo de la rilatoj inter la du landoj, ili konfirmis ke Kubo neniam devis esti inkluzivita en tia listo, ĉar temas pri ago kaŭzita de politikaj motivoj.

Fontoj de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj konfirmadas ke la ĉefa obstaklo al la normaligo de la rilatoj daŭre estas la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata de Usono al la insulo dum pli ol 50 jaroj, kio provokadis damaĝojn je pli ol biliono 112 mil 534 milionoj da dolaroj al la kubanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up