La ŝtata konsilantaro revuas la kuban ekonomion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-01 07:41:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La lastan kunsidon de la ŝtata konsilantaro de Kubo, prezidita de Raúl Castro, pritraktis esencajn temojn de la insula ekonomio kiel la kooperativoj, pagosistemoj, koruptado kaj banka sistemo.

En la kunsido, Raúl Castro reemfazis sian alvokon diskuti ĝis fundo ĉiun donitan paŝon kaj analizi ĉion faritan por determini la eblajn erarojn faritajn kaj ilin korekti, specife pri la funkciado de la ne agrikulturaj kooperativoj, raportas la gazeto Granma.

Li aldonis ke temas pri homa agado, tio estas, ke la ellaborado de propono, la aprobado, la gvidantoj, “ne ĉiam ekzistas la necesa sperto por entrepreni tiun ĉi taskaron, kaj pro tio nia agado devas esti konstante analizata kritike kaj konstrue”

Raúl aldonis ke la kooperativoj estas eksperimento kiu evoluas, sed en ties aplikado oni ne nepre devas hasti, ni devas adaptiĝi al la okazaĵoj.

Sekve la ministro pri ekonomio, Marino Murillo, estro de la konstanta komisiono por starigo kaj evoluigo, prezentis la raporton pri la agado de la kooperativoj ĝis la fino de 2014, kie oni inkluzivis pozitivajn kaj negativajn aspektojn, samkiel la proponoj por solidigi la rolon de la kooperativoj en la insula ekonomio.

Ĝis nun estis aprobita la kreado de 498 kooperativoj, el kiuij 347 jam funkcias. La 88% de tiuj kooperativoj koncentriĝas en tri sektoroj, nome, komerco, gastronomio kaj teknikaj kaj personaj servoj,  tio estas, 59%.

En la sektoroj de konstruado (19%) kaj industrio (10%). Pli ol 70% situas en Havano, Artemisa kaj Matanzas, tio estas en la okcidento de la insulo. Nuntempe oni analizas aliajn 205 proponojn.

Murillo emfazis ke la kooperativoj estas laborfontoj kiuj altigis la ofertojn, la kvaliton de la produktadoj kaj servoj, kaj samtempe ampleksigis la horarojn por siaj servoj.Aldone, li konfirmis ke ili atentas la segmentojn de la merkato en kiuj la ŝtataj entreprenoj ne estas konkurencaj.

Dum la pasinta jaro, 268 kooperativoj, ĝis la fino de novembro, alportis 87 milionojn 727 mil pesoj pro koncepto de impostoj super la vendoj kaj profitoj, samkiel la kontribuis al la socia sekureco. La pritakso de la nacia oficejo de imposta administrado, regas fiska disciplino en la agado de la kooperativoj.

Parolante pri la negativaj aspektoj, la ministro konsideris ke la proceduro por konsistigi la kooperativojn enhavas tro da burokrata ŝarĝo kiu kreas malfruojn kaj disigon.

Konsekvence, la ministra konsilantaro aprobis kelkajn proponojn por fortigi kaj plibonigi la  laboron. Oni decidis etendigi la eksperimenton de la kooperativoj de unua grado  sub la principo ratifita de la prezidento,  “ne amasigi la kreadon de kooperativoj, tiel ke la prioritato estas solidigi la ekzistantajn kaj avanci iom post iom, por ne ĝeneraligi la problemojn kiuj ekestas”

La ministro prezentis la rezultojn de la apliko de la rezolucio 17 de 2014 pri formoj kaj sistemoj de pago, kiu kontribuis potencigi la ŝtatan entreprenon socialistan kiel la ĉefa formo de la kuba ekonomio.

La laboragendo de la kunsido inkluzivis la aprobon pri plibonigo de la banka sistemo, kies ekfunkciigo precizigis Leonardo Andollo Valdés, dua estro de la komisiono, kiu esprimis ke ĝi “ebligos al la lando posedis sistemon pli efikan kaj kapablan respondi al la nova modelo de ekonomia mastrumado”.

Andollo Valdés informis ke oni “kreos sistemon de pago aŭtomatigita, sekura kaj efika, surbaze de leĝoj, reguloj kaj proceduroj, kiuj regos en la mekanismoj de pagoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up