Sesiis en Havano internacia konferenco pri komunikado en la cifereca mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-08 07:30:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La asesoranto de la kuba prezidento, Abel Prieto Jiménez, alvokis ĉi-dimanĉe batali kontraŭ la malinformado, okaze de la fermo de la internacia konferenco Novaj Scenejoj de la politika komunikado en la cifereca mondo, kiu sesiis ekde la 5-a de junio.

Ni vivas en socio de malinformado, asertis Abel Prieto, kiu elstarigis ke spite al la ekzisto de pliaj amaskomunikiloj, la informa socio estas la plej malinfomata el ĉiuj epokoj, escepte de malgranda avangardo.

La kuba intelektulo alvokis speguli la plej elstarajn okazaĵojn de la vivo, kio estas ne raportata, kaj kiam oni tion faras, ĝi estas enmiksita en la flanka torento.

Okaze de la tritaga debato pri la teknologioj de informado kaj komunikado (TIC), li aldonis ke oni intencas krei estaĵon malbataleman, mirigitan de la teknologiaĵoj idealigitaj preter la etika senco, sen historia memoro, sen radikoj, egoistan ĝismaksimume kaj senkapablan batali por sia emancipiĝo.

Li aldonis ke la TIC spegulas la ĉefajn problemojn kaj kontraŭdirojn de la reala mondo nuntempa, la koncentriĝon de la povo mane de la transnaciaj kompanioj, la enorman malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, la privatigon de la konoj, la imperian vizion de la kulturo kaj la militeman rigardon kiu konsideras la retojn kiel militan spacon.

Tiusence li distingis du kontraŭdirajn polusojn inter la uzantoj de la novaj teknologioj, tiuj kiuj uzas ilin kiel iloj por konstrui ekde diversaj anguloj centrojn de kultura rezistemo kaj iel orientiĝas al la homa emancipiĝo, tiu estas la avangardo.

Sed estas “dua grupo kiu dividas la kodojn kaj modelojn de la tradiciaj amaskomunikiloj kaj submetiĝas al la tordita miksaĵo hierarkiigita, tipa de la kultura krizo kiun nia mondo travivas”.

La internacia konferenco sesiis en la kongresa palaco de Havano kaj ĝin partoprenis pli ol 200 fakuloj el 34 landoj;  la rekomendoj inkluzivitaj en la fina  raporto, estos senditaj al la ĝenerala sekretario de UN kiel efektiva kontribuo pri la atento al la interkonsentoj de la monda kunsido de la informa socio, okazinta de antaŭ dek jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up