La usona koalicio de agrikulturistoj pledas por normaligo de la komercaj rilatoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-12 09:40:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La organizo US Agriculture Coalition for Cuba (USACC), kiu arigas pli ol 90 agrikulturajn kompaniojn kaj organizaĵojn ŝtatajn kaj tutlandajn en Usono, kompromititaj kun la normaligo de la eksportado de nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj al Kubo, sendis leteron al la komitato de eksteraj rilatoj de la usona senato, esprimante sian opozicion al kiu ajn intenco limigi la komercon kaj vojaĝojn al la kariba insulo, tiel ke kiu ajn paŝo en tiun direkton estas konsiderata kiel damaĝo por la agrikultura industrio usona kaj por la estonteco de la rilatoj inter la du landoj.

En la letero, la grupo difinas sin kiel koalicio de agrikulturistoj kaj farmistoj, grupoj de agronegocoj kaj aliaj institucioj de nutrado kaj agrikulturo, kiuj dividas la deziron liberigi la komercon inter Usono kaj Kubo, kaj substrekas sian subtenon al ĉiuj kongresaj agadoj favoraj al malfermo de ŝancoj por la usona agrikulturo pere de la normaligo de la komercaj rilatoj kun Kubo, kaj fine, la haltigo de la usona sieĝo.

La USACC difinas Kubon kiel natura merkato por siaj produktoj kaj plendas ke eĉ nun,  meze de la humanitara escepto kiu ebligas al ili vendi agrikulturajn produktojn al Kubo, la usona industrio perdas okazojn en la kuba merkato, kiuj estas uzataj de aliaj landoj.

Ili  emfazas ke ekde la jaro 2008 la agrikulturaj eksportaĵoj al Kubo ekde Usono forfalis je pli ol 130%, de 700 milionoj al 300 milionoj da dolaroj.

La USACC alvokas la senatanojn opozicii al kiu ajn strebo leĝofara en tiu instanco,  celanta  retroigi la nunajn progresojn en la malfermo de komerco kaj vojaĝoj al Kubo.

 



Komentarioj

  • Morteza's gravatar
    Morteza
    16/06/2015 02:12 pm

    Mi deziras prosperon kaj felicxon por la popolo de kubo.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up