Usonaj kompanioj pledas por forigi la limigojn al komerco kaj vojaĝoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-17 10:58:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gravaj usonaj kompanioj kiel Cargill, Procter&Gamble kaj Caterpillar subtenas la klopodojn de lobiado en la Kongreso por forigi la limigojn de vojaĝoj kaj komerco kun Kubo, entreprenita de la organizo “Engage Cuba”, kiu estis oficiale establita la pasintan mardon en Washington.

“Tiu ĉi estas okazo preni pozicion en tiu ĉi unika momento en la historio, ni sentas ke la vento blovas favore al ni kaj ni tre entuziasmas”, esprimis ties direktoro, James Williams.

La kreado de Engage Cuba, kiu arigas demokratajn kaj respublikanajn asesorantojn, estis konata en aprilo, kaj la organizo gajnis punktojn gravajn, kiel la faciligo de interkonsento inter la florida banko Stonegate kaj la sekcio de interesoj de Kubo en Washington por restarigi la bankajn servojn de la diplomatia sidejo.

Tamen, ne estis ankoraŭ oficiale anoncita la listo de ĝiaj membroj, inter kiuj elstaras asocioj de negocoj kiel la nacia konsilantaro de ekstera komerco, la nacia asocio de fabrikantoj, la asocio de konsumantoj de elektrodomaj artikoloj, la konsilantaro de la Amerikoj kaj la usona societo de vojaĝagentoj.

Aliflanke ankaŭ  membras akademiaj kaj civilaj organizoj kiuj favoras la politikon de alproksimiĝo al Kubo, interalie,  Third Way, CubaNow, Cuba Study Group kaj la centro por la demokratio en la Amerikoj.

Engage Cuba serĉadis la subtenon por antaŭprojekto de leĝo prezentita de la senatanoj Flake kaj Leahy por elimini la limigojn de vojaĝoj al Kubo, kiu jam havas 40 subtenantojn en la Senato. La organizo ekkomencis marde kampanjon pri la vojaĝoj al Kubo per elsendo de anonco “Guess What” en la kanaloj Fox News, MSNBC kaj CNBC.

La anonco pridubigas la fakton ke la usonanoj povas vojaĝi al Norda Koreio, sed alfrontas limigojn por tion fari al Kubo kaj ke la usonaj kompanioj ne povas konkurenci pro la limigoj en la komercado kun la insulo.

“Daŭris 50 jaroj. Ĉu  ne  tempas por ŝanĝo?”, konkludas la anonco 30-sekunda.

Siaflanke, la reprezenta ĉambro jam aprobis kelkajn leĝojn pri disponigo de mono al la operacioj kaj programoj de registaraj agentejoj kiuj enhavas limigojn al komerco kaj vojaĝoj al Kubo, kaj nun ili atendas interkonsenton kun la versio aprobota de la Senato.

William ankaŭ montris sian fidon.”Ni bone fartas rilate la staton de nia pozicio. Tiuj estas la lastaj rimedoj de armeo jam venkita, kiu trovas sin en retiriĝo. Ili  klopodas malfruigi la neeviteblan. La Senato ne subtenos tiajn versiojn kaj la Blanka Domo jam diris la samon, tial tiaj aproboj havas nulan ŝancon fariĝi leĝoj.”



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up