Havano: renkontiĝo pri humanitara juro internacia

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-23 08:16:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ komenciĝas en Havano la renkontiĝo pri humanitara juro internacia kaj tiel rolo nuntempa, aŭspiciita de la regiona delegacio de la internacia komitato de la Ruĝa Kruco por Meksiko, Centrameriko kaj Kubo, kaj de la ministerio de la revoluciaj armitaj fortoj de la kariba insulo.

Dum du tagoj trideko de altrangaj oficiroj kaj funkciuloj de Bolivio, Nikaragvo, Venezuelo, Ekvadoro, Kubo kaj la regiona delegitaro, analizos la nunan rolon, samkiel la defiojn alfrontendajn en la sfero de la humanitara internacia juro, raportas la gazeto Granma.

La programo de la evento inkluzivas la partoprenon de reprezentantoj de ĉiu lando pri spertoj kaj iloj por la integrigo de la humanitara internacia juro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up