Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Elian González pledas por haltigo de la usona leĝo pri kuba alĝustigo.

La kuba junulo, kiu estante 5-jaraĝa estis viktimo de la menciita usona leĝo, estis invitita al la  festivalo de la junularo kaj studentoj en la okcidenta provinco Matanzas,  kie li kiel viktimo komdamnis la altrudon de tiaspeca leĝo usona.
Ekde la parko de la Libereco de Matanzas, kie funkciis antiimperiisma tribunalo kunvokita de la organizo de la komunista junularo kadre de la aranĝoj de la junulara festivalo, oni rakontis kortuŝajn historiojn rezultintajn el tiu abomeninda leĝo altrudata de Usono.
La menciita leĝo instigas la kontraŭleĝan elmigradon de la kubanoj kaj provokis plurnombrajn viktimojn kiuj forpasas dum la klopodoj transiri la maron.
Elián estis unu el la raportintoj kiuj rakontis kiel fine de la jaro 1999 li suferis la negativajn sekvojn de tiu leĝo, oni perfortis liajn bazajn rajtojn preskribitajn en la konferenco pri la infanaj rajtoj, nome, la rajton esti kun sia patro, la rajton konservi sian naciecon kaj resti ĉe sia kultura kunteksto.
Tamen, li agnoskis la kortuŝon de la usona popoloj, ofte viktimo de misinformado kaj pro tio, li asertis, “ankaŭ hodiaŭ mi postulas same ke la usona civitanaro, kiu sukcesis esti informita pri mia kazo kaj batalis por mi, same konatiĝu kun la kazo de la kvin kubanoj maljuste enkarcerigitaj en tiu lando.”
Li rakontis ke temis pri tre malgaja periodo kiu markis lian tutan vivon kaj ne havis okazon pensi pri sia patrino, kiu kaŭze de tiu leĝo forpasis en la maro, li emfazis.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 09-08-20
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
vizitkalkulilo

8525500

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6676
  • today: 3138
  • online: 272
  • total: 8525500