Monda programo de nutraĵoj (PMA) de UN subtenos la nutran sekurecon en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-10 18:24:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ estis anoncite en Havano, projekto subtena de la monda programo de UN por la sekureca nutrado de vundeblaj grupoj en Kubo, disponigos 18 milionojn da dolaroj inter 2015 kaj 2018.

La programo inkluzivas nutran helpon, subtenon al la distribuado de fazeoloj en bazaj lernejoj, pliajn faciligojn por kuirado kaj stokado de nutraĵoj en centroj edukaj, prisanaj, kaj kontrolo de la sekureco nutra kaj nutriga.

Gravas ankaŭ la akompano de la PMA  en la efektivigo de studoj pri la mankoj de mikronutrigaĵoj kaj la konsumo de nutraĵoj, kaj en la integrala programo de prevento kaj kontrolo de anemio en vundeblaj loĝantaroj.

Tiaspeca iniciato estos aplikata en 43 municipoj el la 168 ekzistantaj en la lando kaj efikos pozitive en pli ol 900 mil personoj en la kvin orientaj provincoj, nome, Santiago de Kubo, Las Tunas, Granma, Holguín kaj Guantánamo, samkiel en la plej okcidenta provinco Pinar del Rio.

La ĉefa celo estas garantii la nutran kaj nutrigan sekurecon de tri vundeblaj grupoj, personoj pli ol 65-jaraj, virinoj gravedaj kaj maladoltoj.

La reprezentantino de la PMA en Kubo, Laura Melo, klarigis al la gazetaro ke la misio estas fortigi la sistemojn de protektado socia je loka kaj tutlanda nivelo por subteni la nutran sekurecon, la produkto-ĉenon kaj agrikulturan valoron kun emfazo en la produktado de fazeoloj kaj solidigi la kapablojn en la mastrumado de naturaj riskoj.

La Programo de Lando de Kubo inkluzivas ankaŭ defiojn kaj ŝancojn rilate al la ĝenra egaleco kaj la apartaj bezonoj de la sektoroj de loĝantaroj, dividitaj laŭ la aĝoj.

Melo elstarigis ke la celoj de la propono ligitas al la procezo de aktualigo de la ekonomia modelo de la insulo, speciale tiuj ligitaj al la nutra sekureco, la reduktigo de importaĵoj kaj ankaŭ rilate al la defioj de la kampanjo Malsato Nula de UN, kaj la Celoj por Daŭrigebla Evoluo post 2015.

En la prezenta ceremonio de la programo, la kuba vicministrino pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Ileana Núñez, elstarigis ke ĝi posedas la subtenon de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (Celac), la kontribuon de pluraj donacantoj kaj subtenon de la kuba registaro.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up